De Petro 1 3
Esperanto
1Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, ecx se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj, 2rigardante vian konduton kun timo cxastan. 3Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aux la surmetado de vestoj; 4sed la kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux Dio. 5CXar tiel same ankaux, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj; 6kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi farigxis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro.

7Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj lauxscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaux kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj pregxoj ne malhelpigxu.

8Fine, estu cxiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj; 9ne repagantaj malbonon kontraux malbono, nek insulton kontraux insulto, sed kontrauxe benadantaj; cxar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon.

10CXar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraux malbono, Kaj sian busxon kontraux mensoga parolo;

11Li deklinigxu de malbono kaj faru bonon, Li sercxu pacon, kaj cxasu gxin.

12CXar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj; Sed la vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon.

13Kaj kiu faros al vi malbonon, se vi farigxos fervoraj en la bono? 14Sed se vi ecx suferus pro justeco, felicxegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviligxu; 15sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu cxiam pretaj doni defendan respondon al cxiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo; 16havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo. 17CXar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado. 18CXar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito; 19en kiu ankaux li iris kaj predikis al la enkarceraj spiritoj, 20kiuj iam malobeis, kiam la longedauxra pacienco de Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsavigxis tra akvo; 21kiu ankaux vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpurajxo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la relevigxo de Jesuo Kristo; 22kiu estas dekstre de Dio, irinte en la cxielon; al li angxeloj kaj auxtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.



Esperanto

Bible Hub

1 Peter 2
Top of Page
Top of Page